Graflando Donegal
Graflando Donegal | |||
| |||
Geografia situo | 54° 55′ N, 7° 52′ U (mapo)54.916666666667-7.8666666666667Koordinatoj: 54° 55′ N, 7° 52′ U (mapo) | ||
graflando de Irlando | |||
---|---|---|---|
Statistikoj | |||
Provinco: | Ulster | ||
Ĉefurbo: | Lifford | ||
ISO-kodo: | IE-DL | ||
Areo: | 4 841 km² | ||
Loĝantaro: | 146 956 | ||
retejo: www.donegal.ie | |||
La graflando Donegal (irlandlingve Dún na nGall) estas unu el la graflandoj de la Respubliko Irlando, lokita en la nordokcidenta parto de la irlanda insulo. Ĝi estas la plej norda graflando de Irlando, sed ankaŭ unu el la tri graflandoj de Ulstero ne apartenantaj al Nord-Irlando.
La graflando havas la nomon de sia eksa ĉefurbo, Donegal.
Geografio
Tute malbanala estas, ke Donegal havu nur unu landlimon kun alia graflando de la Respubliko Irlando, tio estas la graflando Leitrim en norda Connacht. Ceterajn landlimojn ĝi havas kun graflandoj de Nord-Irlando kiel Londonderry, Tyrone kaj Fermanagh. Pro tiu videbla soleco oni kelkfoje rigardas la loĝantojn kaj la kulturon de Donegal kiel tute apartan de la aliaj Irlandanoj.
Kvankam Lifford estas la ĉefurbo, la plej grava urbo de la graflando estas Letterkenny.
Historio
La nomo "Donegal" devenas de la irlanda lingvo, kaj signifas "la fortikaĵo de la eksterlandanoj". Kiam la graflando estis kreita, ĝi estis kelkfoje kromnomita la graflando Tyrconnel (Tír Chonaill), ĉar la antaŭaj estroj de tiu lando estis la familio Tyrconnel.
Urboj kaj vilaĝoj
- Ardara
- Ballybofey, Ballyshannon, Buncrana, Bundoran, Burtonport
- Carndonagh, Clonmany, Creeslough
- Donegal, Downings, Dunfanaghy, Dungloe
- Gaoth Dobhair, Glencolmcille, Glenties, Gort an Choirce, Greencastle,
- Falcarragh
- Letterkenny, Lifford
- Killybegs, Kilmacrennan
- Magheroarty, Milford, Moville, Muff
- Newtowncunningham
- Ramelton, Rathmullan
- Stranorlar
Vidu ankaŭ
|