Moville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moville
setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 55° 11′ N, 7° 2′ U (mapo)55.189033-7.040199Koordinatoj: 55° 11′ N, 7° 2′ U (mapo) [+]
Alto 30 m [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Moville (Irlando)
Moville (Irlando)
DEC
Moville
Moville
Situo de Moville

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Moville [+]
vdr

Moville ( Irlande:Magh Bhille) estas urbo en Graflando Donegal proksime de la plej norda punkto de Irlando. Laŭ la censo de 2006, la urbo havas 1 427 loĝantojn[1].

La urbo bele situas ĉe la okcidenta bordo de Lough Foyle, proksimume 30 km de Derry, kiu situas trans la limo kun Nord-Irlando. Ĝia plej alloga vidindaĵo estas la granda apudmara parko kun muzikejoj, promenitineroj, ludejoj kaj belaj vidaĵoj trans la akvoj de la lago al Nord-Irlando. Pro la plezura situo kaj la apudeco de pluraj belegaj plaĝoj, Moville ricevas multajn vizitantojn kaj ekskursantojn dum la someraj monatoj.

En la dua duono de la 19-a jarcento, Moville estis grava punkto de enŝipiĝo por multaj vojaĝantoj, speciale elmigrantoj, al Kanado kaj Usono. Vaporŝipoj de la Anchor Line, de Glasgovo, kaj aliaj ŝiplinioj de Glasgovo al Novjorko regule estas petataj al Moville por aldonaj pasaĝeroj. Hodiaŭ, la urbo ricevas malmulte da ŝipvetura trafiko; ĝi ankoraŭ havas malgrandan fiŝistan havenon, sed la grava komerca fiŝista haveno de Greencastle situas nur je distanco de kelkaj kilometroj.

La jara regatto okazas ĉiujare en aŭgusto en Moville, kaj tio okazis ekde la 19-a jarcento.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Moville, Graflando Donegal.
Carrickarory Pier nokte