Grand Canyon Skywalk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Grand Canyon Skywalk estas konstruata turisma allogaĵo en Usono (subŝtato Arizono), ekfunkcianta la 2-an de marto 2007. Ĝi situas sur/super la tereno de la indiĝena tribo "Hualapai" [ŭAlapaj], kiu mendis ĝian konstruon por gajni enspezojn.

Ĝi estas vitra promenejo, longanta ĉirkaŭ 21 m internen kaj pendante ĉirkaŭ 1220 m super la Granda Kanjono. Ĝi estas fiksita sur rando de la kanjono, ĉirkaŭ 12 m profunde en la grundon.