Granda Rumanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda Rumanio kaj ĝiaj historiaj regionoj (1919–1940)

Granda Rumanio (rumane România Mare) rilatas al historia ŝtato ekzistinta inter 1919 kaj 1940 unuflanke kaj al politika koncepto aliflanke.[1] La historia ŝtato de Granda Rumanio estas ordinarlingve la reĝlando Rumanio en la periodo de 1919 ĝis 1940, kiam ĝi atingis sian plej grandan teritorian amplekson de 295 049 km². La politika koncepto de Granda Rumanio estas la unuigo de ĉiuj rumanlingvanoj en unu nacia ŝtato, precipe la uuiĝo de Rumanio kaj la nuntempa respubliko Moldavio.

blazono de la reĝlando Rumanio de 1921 ĝis 1947

Konstruo[redakti | redakti fonton]

La malnova reĝlando Rumanio) ricevis plurajn teritoriojn el Hungario post la Unua Mondmilito kaj la hungara-rumana milito (Transsilvanio kaj partoj de Banato, la kriŝa lando (Crișana/Körösvidék/Kreischland resp. Kreischgebiet) nomata laŭ la fontaj riveroj de rivero rumane nomata Criș, hungare Körös kaj germane Kreisch, Sathmár kaj Máramaros), Aŭstrio (Bukovino), Rusio (Besarabio) kaj reĝlando Bulgario (reveno de la suda Dobruĝo). En tiuj lokoj, ligo al Rumanio estis postulita tra popolaj asembleoj. La plej grava el tiuj estis la Nacia Asembleo de Alba Iulia, kiu pasigis respondan rezolucion la 1-an de decembro 1918. Ĉi tio ankoraŭ estas festata en Rumanio hodiaŭ en la "Granda Unueca Tago" (Ziua Marii Uniri) - la rumana nacia festo. En la plej multaj rumanaj grandurboj ekzistas Unueco-Placo aŭ Unueco-Monumento por festi tiun ĉi eventon. De aprilo ĝis aŭgusto 1919, Rumanio kaj la Hungara Sovetrespubliko batalis pri tiuj teritorioj, la militon venkis la armeo de Rumanio. La teritoriaj ŝanĝoj poste speguliĝis en la Parizaj Antaŭurbaj Traktatoj de Neuilly-sur-Seine (1919), kaj estis konfirmitaj en la Traktato de Trianon kaj de Sèvres (ambaŭ 1920).

La germandevena rumania reĝo Ferdinando la 1-a kaj lia edzino Maria de Edinburgo la 15-an de oktobro 1922 en la speciale konstruita ortodoksa Katedralo de la Triunuo en Alba Iulia estia kronitaj Reĝo kaj Reĝino de Granda Rumanio. La 29-an de marto 1923 ekvalidis nova konstitucio. Tio establis unuecan, centrisman administran sistemon por la tuta lando. Tio estis dividita en 71 distriktojn (județe), ĉiu el kiuj estis regita de prefekto nomumita fare de la centra registaro en Bukareŝto - simila al la francaj departementoj. Regionaj aŭtonomioj - ekzemple por areoj kun alta hungara, ukraina, bulgara aŭ germana loĝantaro - ne estis antaŭviditaj en la "unuigita kaj nedividebla nacia ŝtato" laŭ la konstitucio.[2] La Rumana Ortodoksa Eklezio ne estis deklarita ŝtata eklezio, sed ĝia domina graveco por la lando estis establita en la konstitucio. Multaj el la grandurboj en la antaŭe Habsburge regita nordokcidenta parto de Granda Rumanio kiuj antaŭe estis dominitaj fare de hungaroj kaj germanoj estis rumanigitaj. Ekzistis vigla konstruagado, precipe de registaraj konstruaĵoj (prefektejoj) kaj ortodoksaj preĝejoj, kiuj ofte estis dizajnitaj en kio estas konsiderita kiel tipe rumana nov-bizanca stilo.[3]

En 1929, virina balotrajto estis enkondukita en lokaj elektoj, sed ĝi fariĝis dependa de la eduka nivelo de la virinoj, socia statuso kaj specialaj meritoj al la socio. La konstitucio de 1938 donis al viroj kaj virinoj egalajn balotrajtojn, kaj la balotleĝo de 1939 deklaris, ke virinoj kaj viroj, kiuj scipovis legi kaj skribi, rajtas voĉdoni ekde la aĝo de 30 jaroj.

distribuo de etnoj en la distriktoj de Granda Rumanio (censo de 1930)

Laŭ la censo de 1930, Granda Rumanio havis 18 milionojn da loĝantoj, el kiuj rumanoj, kiel la titulara nacio, reprezentis 71 procentaĵojn.[4] Inter la naciaj malplimultoj estis ĉirkaŭ 1,4 milionoj da hungaroj, 750 000 germanoj, 730 000 judoj kaj 580.000 ukrainoj. En kelkaj lokoj, ne-rumanaj etnoj estis en la plimulto. Precipe en la grandurboj de la lastatempe aneksitaj lokoj, rumanoj kutime estis en la malplimulto. La etnaj malplimultoj estis sufiĉe malbone integritaj en la rumanan ŝtaton: pli ol duono de ili ne parolis la rumane,[5] kiu tamen estis la sola oficiala lingvo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Irina Livezeanu: teksto Cultural Politics in Greater Romania: Regionalism, Nation Building & Ethnic Struggle, 1918-1930, do Kultura Politiko en Granda Rumanio: regionismo, konstruo de nacio & etnaj konfliktoj, 1918-1930., eldonejo Cornell University Press, 2000, p. 4 kaj p. 302.
  2. Hans-Heinrich Rieser: Das rumänische Banat – eine multikulturelle Region im Umbruch (germane: "La rumania Banato - multkultura regiono en malordo") Jan Thorbecke Verlag, Stuttgart 2001, p. 87.
  3. Gabriel Andreescu, Gusztáv Molnár: Problema transilvană (rumane, traduko evidente "la problemo transilvana") eldonejo Polirom, Iași 1999, p. 155.
  4. Lucian Boia: Wie Rumänien rumänisch wurde (germnane: "Kiel Rumanio fariĝis rumana"), eldonejo Frank & Timme, Berlino 2016, p. 46.
  5. Lucian Boia: Wie Rumänien rumänisch wurde (germane: "Kiel Rumanio fariĝis rumana"), eldonejo Frank & Timme, Berlino 2016, p. 48.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • La teksto ekestis la 17-an de februaro 2024 grandparte surbaze de unua duono de la koncerna germanlingva vikipedia teksto en la versio de tiu tago