Granio (Romiano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Granio († 78 a.K.) en latina Granius, estis ano de la romia familio de la Granii. Li estis Duumviro de la urbo Puteoli. Li kaŭzis la morton de Sulao. Lia kunnomo estas nekonata.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sulao planis la rekonstruon de la Kapitolo en Romo kiu estis detruita dum la civila milito en 83 a.K. Por ties financigo li postulis imposton de la italaj urboj. Granio ne liveris tiun imposton, pensante, ke Sulao estis tre malsana kaj baldaŭ mortos kaj ke li post ties morto povos mem uzi la monon. Sulao aŭdis pri tio. Li tiam vivis sur sia bieno proksime de Puteolo, furioziĝis pri Granio, citis lin al sia bieno kaj ordonis, ke oni strangolu lin. Li furioziĝis tiom, ke li havis fortan hemoptizon, kio rezultis en la morto je la sekvanta tago.[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plutarko, Sulla 37; Valerius Maximus 9, 3, 8.