Grava Birda Areo Holleton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grava Birda Areo Holleton
protektita areo
Grava birda areo [+]
Koordinatoj31° 51′ 4″ S, 118° 58′ 16″ O (mapo)-31.8511118.971Koordinatoj: 31° 51′ 4″ S, 118° 58′ 16″ O (mapo)

Grava Birda Areo Holleton (Okcidenta Aŭstralio)
Grava Birda Areo Holleton (Okcidenta Aŭstralio)
DEC
Grava Birda Areo Holleton
Grava Birda Areo Holleton
Lokigo de Okcidenta Aŭstralio en Aŭstralio
Map
Grava Birda Areo Holleton
vdr
Tiu GBA gravas por la konservado de la Ocela nestamasulo

Grava Birda Areo Holleton (angle Holleton Important Bird Area estas areo en oriento de la tritikarea regiono de sudokcidenta Okcidenta Aŭstralio je ĉirkaŭ 290 km oriente de Perto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La areo kun 322 km2 reprezentas unu el plej grandaj areoj de arbustaro de Acacia kaj Allocasuarina restinta ene de la tritikarea regiono. Ĝi enhavas ankaŭ arbarojn de eŭkaliptoj. La areo havas malvarmetajn vintrojn kaj varmajn sekajn somerojn, kun jara pluvokvanto de ĉirkaŭ 300 mm.[1]

Birdoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis identigita de BirdLife International kiel Grava Birda Areo (GBA) ĉar ĝi enhavas habitaton por la vundebla Ocela nestamasulo same kiel kvar birdospecioj limigitaj al la malia kaj sudokcidenta biomo, nome la Blubrusta maluro, la Rufa klimakterio, la Grizbrusta eopsaltrio kaj la Purpurbuŝa likenostomo.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International. (2011). Important Bird Areas factsheet: Holleton. Downloaded from http://www.birdlife.org on 08/07/2011.
  2. IBA: Holleton. Birdata. Birds Australia. Alirita 2011-07-08. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-06. Alirita 2013-12-30.

31° 51′ 04″ S 118° 58′ 16″ O / 31.85111 °S, 118.97111 °O / -31.85111; 118.97111 (mapo)