Grenleĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La grenleĝo (angle Corn Law) estas reguliga dispozicio pri importo kaj eksporto de la greno, en la brita historio.

La unuaj notoj pri grenleĝo aperas en la 12-a jarcento, ĝi iĝis grava el politika vidpunkto en turnopunkto de la 18-19-a jarcentoj, kiam pro la blokado de Napoleono kaj plimultiĝo de la loĝantaro, ne sufiĉis la greno por Britio. La grenleĝoj iĝis eksvalidaj en 1846 kaj tio signifis malgraviĝon de la bienegulaj interesoj kaj venkon de la grenindustrio.

La grenleĝoj kaj milito multekostigis la grenon ekde 1791 kaj la malforta rikolto en 1795 kondukis al malsat-ribeloj, inter 1799 kaj 1801 elvolviĝis daŭra krizo, inter 1805 kaj 1813 denove malmultis la rikolto kaj la prezoj altiĝis. Oni provis leĝe fiksi la prezojn en 1815, sed tiuj ofte ŝanĝiĝis en la sekvaj sep jaroj.

En 1839 fondiĝis en Manchester la Ligo kontraŭ la grenleĝo (Anti-Corn Law League), kiu instigis la industrian mezklason kontraŭ la bieneguloj. La gvidanto de la Ligo estis Richard Cobden, kiu atingis ĉe la ĉefministro Siro Robert Peel pripensi la postulojn. La katastrofa terpoma rikolto de 1845 en Irlando konvinkis Peel, ke la grenleĝoj pli damaĝas ol utilas kaj oni senvalidigis ĉiujn en 1846.

Similaj dispozicioj okazos poste dufoje: oni enkondukis en 1902 malgrandan doganon je la greno kaj faruno kaj en 1932 por pli memstarigi la landon (malpliigi la dependecon je importo).