Griza kardinalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Griza eminenco)

Griza kardinalo, griza eminenco (france: Éminence grise) aŭ griza eminenteco estas influa homo (precipe en politiko), kiu agas malpublike kaj (kutime) ne okupas oficialan postenon kun tiaj plenrajtigoj.

Origino de la nocio[redakti | redakti fonton]

La esprimo aperis en Francio dum oficiala rego de la monarko Ludoviko la 13-a. Tiam Francio estis efektive regata de Kardinalo Richelieu, kiun oni nomas "ruĝa kardinalo" pro la kolora de kardinala bireto. Malantaŭ Kardinalo Richelieu staris pastro Jozefo (france: Père Joseph, oficiale: François Leclerc du Tremblay), kiu ne havis oficialan postenon. Oni lin nomas "griza kardinalo", ĉar li estis monaĥo de la kapucena ordeno, membroj de kiu surhavas griz-kolorajn frokojn. La esprimo estas vaste konata danke al la romano de A. Dumas "Tri muskedistoj".