Ground Zero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ground zero (grundo nulo) estas angla esprimo por loko, kie okazis ia eksplodo.

Tiun termon oni ofte uzas rilate al nukleaj eksplodoj; ĉefe atombombadoj de Hiroŝimo kaj Nagasako, kaj nukleaj testoj. Ĝi ankaŭ estas uzata rilate al epicentro de tertremo, epidemio aŭ ia ajn alia afero kaŭzinta grandan damaĝon. La damaĝoj malpligrandiĝas malalproksimiĝante de tiu loko. Kiam bombo eksplodas surtere, ankaŭ tiun lokon celas ground zero.


Hiroŝimo kaj Nagasako

La termino estis unue uzata por atombombadoj de Hiroŝimo kaj Nagasako.

Paco-memoriga monumento de ground zero en parko de Nagasako
Paco-memoriga monumento de ground zero en parko de Nagasako

La Pentagono

Ground Zero Cafe en ĝardeno de La Pentagono

La Pentagono, ĉefsidejo de la usona ministerio pri defendo estas konsiderata kiel la plej ebla celo de nuklea misilo dum malvarma milito. La centra ĝardeno estas neoficiale nomata ground zero, kaj la dolĉaĵo-butiko kiu lokiĝas en centro de la placo estas nomata Ground Zero Cafe.

World Trade Center

Ground Zero de la WTC en 2005

La esprimo ground zero internaciiĝis ĉefe post la atako de la 11-a de septembro 2001. Ĝi signifas la ekslokon de la World Trade Center en Novjorko.

Aldone