Grytviken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La balenista stacio Grytviken en 1989.

Grytviken estas la ĉefa domaro de la brita teritorio Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj, en la suda Atlantika Oceano. Ĝi situas sur la insulo Sud-Georgio, kaj estis tiel nomita en 1902 de sveda vojaĝanto.

Grytviken estas la plej bona haveno de la insulo : ĝi konsistas el bajo (la "King Edward Cove") ene de alia bajo (la "Cumberland East Bay"). En Grytviken videblas la tombo de la esploristo Ernest Shackleton.

Koordinatoj: 54° 16′ 53″ Sudo 36° 30′ 29″ Okcidento / 54.28150 °S, 36.50800 °U / -54.28150; -36.50800 (mapo)