Guanahacabibes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guanahacabibes
Duoninsulo

LandoKubo



vdr
Mapo de Kubo en kies plej okcidenta pinto estas Guanahacabibes.

Guanahacabibes [gŭanahakabibes] estas duoninsulo kiu situas en la plej okcidenta ointo de la insulo de Kubo, apartenanta al municipo de Sandino en la provinco de Pinar del Río.

Tiu duoninsulo estas krome Nacia Parko kaj Biosfera rezervejo deklarata de Unesco en 1987. En ĝi situas la plej okcidenta punkto de la kuba insularo nome: Kabo de San Antonio.

Ties akvoj antaŭ la Golfo de Meksikio estas riĉaj je omaroj kaj aliaj marproduktoj. Pro ties geografia situo ĉe la Kariba Maro suferas ofte terurajn uraganojn; la ciklono Ivan en 2004 kaj Vilma en 2005, okazigis grandajn detrujn en ties arbaroj.