Ĥulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gulo (spirito))
Ĥulo
mita homforma raso
Informoj
Originala nomo غُول
vdr

Ĥulo, kadavromanĝulo, guloalgulo (arabe, الغول, 'Al-ghuûl') estas demono, kiu devenas el islamo kaj antaŭislama araba religio. Laŭlegende, ili loĝas en tombejoj aŭ dezertoj kaj manĝas homan karnon. En moderna fikcio, ĝi ofte aperas kiel vivmortinta monstro.

Ĥulo estas transformanta kadavro, kiu loĝas en la dezerto. Ĝi povas montriĝi kiel besto, precipe kiel hieno. Ĝi forlogas vojaĝantojn en la dezerto. Ĝi mortigas kaj manĝas ilin. Ĉi tiu kreitaĵo ĉasas junajn infanojn, rabas tombojn, kaj manĝas kadavrojn.