Gustavo la 4-a Adolfo (Svedio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustavo la 4-a Adolfo de Svedio

Gustavo la 4-a Adolfo, svede Gustav IV Adolf (1-a de novembro 17787-a de februaro 1837), estis reĝo de Svedio ekde 1792 ĝis 1809.

Gustavo la 4-a Adolfo estis orgojla kaj regema, malamegis Napoleonon, malsaĝe militis kontraŭ Rusio, malgajnis Finnlandon (ĝis tiam svedia provinco) al Rusio en 1809, kaj igis sin ĝenerale malpopulara. Li estis malreĝigita kaj forpelita de siaj regatoj, kaj li kun sia tuta idaro forbarita de la sveda trono poreterne. La restantajn jardekojn de sia vivo li pasigis sur la eŭropa kontinento kiel simpla "grafo de Gottorp", malriĉa kaj malrespektata, ĝis fine li mortis per apopleksio en svisa gastejo.


Antaŭe:Reĝo de SvedioPoste:
Gustavo la 3-a17921809Karolo la 13-a

Ŝablono:Ĝermo-biografio