Gusztáv Hermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

HERMANN Gusztáv hungara lokhistoriisto, publicisto naskita en Odorheiu Secuiesc la 3-an de decembro 1928 kaj mortinta samloke la 9-an de majo 1988. Li estis patro de historiisto Gusztáv Mihály Hermann.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La mezlernejon Gusztáv Hermann finis en sia naskiĝurbo en Reformita Kolegio (1947), li havigis diplomon de instruisto pri hungara lingvo kaj literaturo en Universitato Bolyai (1952). Li laboris unue en Bukareŝto ĉe presareldonejo, poste en sia naskiĝurbo, kie li okupis fak- kaj politikajn gvidpostenojn. Ekde 1974 li estis mezlerneja instruisto en la sama urbo. Liaj publikaĵoj pri kulturaj, lokhistoriaj kaj priinstruaj problemoj aperis en Korunk, Művelődés, A Hét, Tanügyi Újság, Előre, Hargita. En sociografia studvolumo Változó valóság li publikis studon pri 11 vilaĝoj de komunumo Feliceni (1978).

Memstara volumo[redakti | redakti fonton]

Kunulaŭtoro[redakti | redakti fonton]

  • Kis kalauz idegeneknek és helybenlakóknak (Gvidlibro pri Odorheiu Secuiesc), Hermann Gusztáv, Hermann Gusztáv Mihály; Fotoj: Szabó Károly. Csíkszereda, Pro-Print Könyvkiadó, 2002.

Fontoj[redakti | redakti fonton]