Gusztáv Szelényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gusztáv Szelényi [gustAv selEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szelényi Gusztáv estis hungara zoologo, entomologo, universitata instruisto. Lia patro estis Ödön Szelényi, lia filo estis Iván Szelényi.

Gusztáv Szelényi [1] naskiĝis la 5-an de septembro 1904 en Hungara reĝlando en Késmárk (nuntempa Kežmarok en Slovakio), li mortis la 14-an de oktobro 1982 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Szelényi frekventis kalvinanan gimnazion en Mezőtúr, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1927. Post 3 jaroj li doktoriĝis en Scienca Universitato István Tisza. Pli frue jam en 1926 li eklaboris en entomologia esplora instituto, kie post jaroj li atingis pli altajn postenojn. En 1940 li estis nomumita privata profesoro en Agrikultura Universitato. En 1950 li kandidatiĝis, en 1958 li doktoriĝis el biologio en Hungara Scienca Akademio. Li pensiuliĝis en 1968, tamen li poste laboris en muzeo, eĉ li instruis en Universitato Attila József. Li ricevis memormedalojn en 1968 kaj 1980.

Kontribuoj[redakti | redakti fonton]

Li verkis pli ol 100 sciencajn artikolojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]