Gutiga irigacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
gutadinstalaĵo ĉe irigacia hoso

La gutiga iridacio, gutirigaciogutakvumado estas irigacia tekniko, ĉe kiu la akvo gutas el tubo aŭ hel hoso. Tial la akvokondukiloj havas en regulaj distancoj ellaspunktojn , kiuj elasas ekzaktan kvanton da akvo (pogute ili ellasas ekzemple nur 2–4 l/h). tiu ellaso estas plejparte sendependa de la premo en la akvokonukilo. Tiu tekniko estis evoluita en aridaj landoj de la mondo por ŝpari akvon en agrikulturo kaj hortikulturo. Hodiaŭ ĝ ankaŭ estas uzata en Mezeŭropo en la protektita hortikultura kultivado sub vitro kaj transparenta folio, sed ankaŭ en la familiaj ĝardenoj kaj parkoj . Pli kaj pli la tekniko estas ankaŭ aplikata en vitikulturo.

Tekniko[redakti | redakti fonton]

gutirigaciaj sistemoj kun flankaj hosoj en plantdomo
per gutantaj kondukiloj akvumataj vitejoj en la aŭstra regiono Wachau
gutirigacio en Vitkultivejo en Nov-Meksikio

Komence estis ĉe la ĉefa hoso maldikaj hosetoj („spageto“-hosetoj). Se oni volas havi, ke multe da akvo elvenas la ‘’spageton”, oni mallongigas ĝin, rezulte la la frotadon de la akvo en la hosetoj malgranddiĝas kaj elvenas multe da akvo. Intertempe eligilo kun integrita labirinto limigas la eligon de la akvo. Hodiaŭ la spageto-sistemo nur estas uzata por akvumi unuopajn potojn.

La sistemo funkcias kun malaltaj premoj (ĉ. 0,1 ĝis 4 Bar). [1] En la moderna hortikulturo la gutirigacio funkkcias aŭtomate (vidu ankaŭ irigacia aŭtomatado) uzante mezurilojn, magnetajn valvojn kaj konvenaj stiraŭromatoj, kiuj reguligas la tempon kaj la alteco de la akvokvanto.

Guirigacio ankaŭ esta kombinebla kun la strategio de la deficita irigacio.

Avantaĝoj[redakti | redakti fonton]

La plej okulfrapa avantaĝo estas la ŝparado de akvo. La dua avantaĝo estas la ekzaktan irigacion sen perdi akvon pro la altigado de la aerhumideco kaj forvaporiĝo. Tre avantaĝa la tekniko enkaŭ estas ĉe maldikaj grundoj kaj ĉe grundoj kun malalta akvostokkapablo. La planto povas esti provizata regule sen troa akvostreso.

Ŝparado de akvo signifas ankaŭ malpli da kostoj. La investado en gutirigaciaj sistemoj estas pli kosta ol aliaj sistemoj, sed la ŝparado de akvo rapid kompensas tion. La tekniko ankaŭ ebligas rektan aldonon de nutroelementoj al la akvo. Plia avantaĝo estas, ke la folioj de la plantoj ne fariĝas malsekaj dum la irigacio kaj tio kaŭzas malpli da fungajn malsanojn.

Eblaj problemoj[redakti | redakti fonton]

Malavantaĝo povas esti, ke la hosetoj kaj gutigiloj povas ŝtopiĝi precipe ĉe la fertigado, do, ĉe la aldono de sterkaĵoj al la irigacia akvo.

En aridaj kaj duonaridaj regionoj la gutrigacio povas ankaŭ kaŭzi grundosaliĝo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bewässerung im Gartenbau. Kuratorium für Technik und Bauwesen in der Landwirtschaft e.V. (KTBL); KTBL-Schrift 128, Münster 1988, ISBN 3-7843-1771-5, S. 102
  • Geschlossene Kulturverfahren - Zierpflanzenbau. Forschungsanstalt Geisenheim Fachgebiet Zierpflanzenbau; Taspo-Praxis Nr. 18, Braunschweig 1990, ISBN 3-87815-030-X

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harmen Storck: Taschenbuch des Gartenbaues, Stuttgart 1983, ISBN 3-8001-4112-4, S. 302–303

Retligoj[redakti | redakti fonton]