Gyöngyösfalu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefstrato kaj preĝejo en Ludad
Novgotika katolika preĝejo en Pöse

Gyöngyösfalu (djondjosfalu) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono Szombathely. Gyöngyös signifas hungare perla, sed temas pri rojo, kiu estas rapidflua, tial ŝaŭmadas. Oni nomas tion "perla". Falu signifas hungare vilaĝo.

Bazaj informoj

  • Poŝta kodo: 9723
  • Areo: 10  km²
  • Loĝantaro: 1090

Gyöngyösfalu konsistas el 4 vilaĝoj. Kispöse kaj Nagypöse unuiĝis en 1928, en 1950 tiu, Ludad kaj Seregélyháza unuiĝis. La vilaĝo(j) situas laŭ la vojo (kaj ankaŭ fervojo) inter Szombathely kaj Kőszeg. Inter Szombathely kaj Kőszeg la vilaĝoj situas dense kaj preskaŭ ili tuŝas unu la alian.

Preĝejoj

En Pöse omaĝe al Sankta Marteno, konstruiĝis en 1905 en novgotika stilo.

En Ludad omaĝe al Sankta Triunuo.

Apud la vilaĝo arbara ŝnurglitejo (angle nomata Fun Extreme Canopy) funkcias (la unua en Hungario).