György Osztrovszki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

OSZTROVSZKI György (pro. ostrovski) estis hungara prikemia inĝeniero, ano de la MTA (kor. 1949, ord. 1976), ĝia ĉefsekretario (1953) naskita en Koloĵvaro 28-an de marto 1914 kaj mortinta en Budapeŝto la 15-an de oktobro 1988.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Osztrovszki diplomitiĝis en la teknikuniversitato Reĝo Karolo la 2-a Bukareŝto en 1940 kaj li doktoriĝis en Berlino. Inter 1940-1948 li laboris kiel inĝeniero ĉe karbominejoj de Tatabánya, poste kiel ministeria komisaro. En 1949 oni nomumis lin ĝeneraldirektoro de la Hungaraj Ŝtataj Karbominejoj kaj industria grupestro de Pezindustria Ministerio. Inter 1950-1953, resp. inter 1960-1963 li estis vicprezidanto de Landa Planofico, inter 1955-1959 de vicreprezentato de Konsilanto por Reciproka Ekonomia Helpo de Moskvo. De 1964 li estis vicprezidanto de la Landa Komitato por Teknika Evoluigo, poste inter 1967-1970 li estis vicsekretario de Konsilanto por Reciproka Ekonomia Helpo de Moskvo. Ĝis 1980 li estis viĉprezidanto de la Landa Komitato pri Atomenergio. Lia ĉefa laborkampo estis la produktado kaj utiligado de la energiportiloj.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Memormedalo 1-a grado Bugát Pál (1977).

Fonto[redakti | redakti fonton]