Gymnasion

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Gymnasion ( gimnazio ) en antikva Grekio estis trejnejo por sportistoj, kiuj celis partopreni en publikaj sportaj konkuroj. Same temis pri loko por distriĝo kaj por intelektaj diskutoj. La nomo venas de la greka vorto gymnos, kiu signifas "nuda". La atletoj, junaj viroj, konkuris nude, pro la ideo ke ilia rigardo altigu la estetikan aprezon de la homa korpo. Inter la spektantoj samkiel inter la sportistoj estis nur viroj. Ĝenerale la sportaj konkursoj estis parto de religiaj ritoj, kaj ankaŭ la trejnejoj do havis rilaton al la klasika greka religio.

La Gymnasion de Pompeii, vidata de la plejsupro de la stadiona muro. La malalta parto maldekstre de la centro estis plena je akvo kaj uzita kiel naĝejo samkiel loko por sportaj surŝipaj bataloj. Maldekstre, iom kovrita de arbo, estas restaĵoj de arboj, kiuj bluliĝis sum la erupto de la vulkano Vezuvio dum la jaro 79.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Historie la greka vorto Gymnasion, aŭ la latina variaĵo Gymnasium, de la greka adjektivo gymnos (γυμνός), do "nuda", signifis "loko por esti nuda", aŭ "loko por fizika ekzerco", ĉar oni - kiel supre skizite - kutimis sporte trejniĝi nude. Laŭ tio, ke la sportaj trenejoj de la antikva Grekio ankaŭ estis lokoj por distriĝo kaj por intelektaj diskutoj, la vorto kaj celis sportan trenejon kaj publikan (viran) banejon, kaj lokon por edukado kaj por filozofiaj diskutoj. La palaestrapalaistra ene de la Gymnasion estis la parto dediĉita al lukto, boksado kaj pilkoludoj.

La moderna lerneja tipo gimnazio etimologie devenas de la antikva greka institucio, sed limiĝas al la ĝenerala eduka flanko - dum la 19-a jarcento kun akcento pri instruo de la klasikaj malnovgreka kaj latina lingvoj, intertempe en multaj lernejoj sen tia akcento. Kaj sporto kaj filozofio estas relative flankaj fakoj, la lernantoj dum la sportaj lecionoj klare ne plu sportas nude, kaj almenaŭ ekde la mezo de la 20-a jarcento la plej multaj gimnazioj estas kaj por knaboj kaj por knabinoj, ankaŭ tio male al la kutimoj en la antikva institucio Gymnasion.