Gyula Kulich

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula Kulich [djula kuliĥ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kulich Gyula estis hungara komunisto kaj esperantisto.

Gyula Kulich [1] naskiĝis la 20-an de januaro 1914 en Vieno. Li mortis en decembro de 1944 en Dachau.

Biografio

Gyula Kulich longe vivis en Békéscsaba, kie li iĝis tajloro. En 1932 li aliĝis al la laborista movado. Li aranĝis strikojn kaj manifestaciojn, krome li estis estrarano en diversaj laboristaj societoj kaj partioj. En 1939 li faris subteran ligon al slovakaj komunistoj. En la sekva jaro li partoprenis en Budapeŝto la komunistan rezist-movadon kune kun alia esperantisto András Szalai, baldaŭe ili estis arestitaj kaj oni kondamnis ilin prizono. Gyula Kulich iĝis viktimo de holokaŭsto.

Li profitis Esperanton precipe dum eksterlandaj kontaktoj.

Memorigiloj

Dum la socialismo placo en Budapeŝto, loĝkvartalo en Békéscsaba prenis la nomon "Kulich Gyula".

Pli da informoj pri la memotabuloj, monumentoj, ktp al Gyula Kulich ĉe la retejo de Rátkai Árpád http://w3.hdsnet.hu/eszperanto/zeo-hu/

Fontoj