Hévízgyörk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hévízgyörk (hEvIzdjork) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Aszód. Hévíz signifas varma akvo.

Blazono de Hévízgyörk

Situo

Hévízgyörk situas sur ebenaĵo, inter urboj Aszód kaj Tura, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo inter Budapeŝto-Miskolc. Aŭtoŝoseo M3 en la sama direkto estas ne tro for.

Vidindaĵoj

Nuntempe estas 4 preĝejoj: kalvinana el 1704, klasikisma luterana el la 19-a jarcento, romkatolika kaj baptista. Apud la vilaĝo fiŝkaptista lago troviĝas.