Haŭtveziko

Haŭtveziko inter piedfingroj kaŭzita de portado de flipflopoj
Haŭtveziko aŭ blazo estas defenda meĥanismo de la korpo. Ĝi povas esti kaŭzataj de frotado, brulo, frostiĝo aŭ alergio. Ĉe ĝia kreiĝo la epidermo (ekstera haŭttavolo) disiĝas de la dermo (meza, fibra haŭttavolo) kaj kolektiĝas korpaj likvaĵoj inter tiuj du tavoloj. La haŭto rekreskas desube.