Haitia Kabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vidaĵo de Haitia Kabo.

Haitia Kabo (france Cap-Haïtien, aŭ mallonge Le Cap) estas grandurbo kun 111.094 loĝantoj en 2013 en la norda marbordo de Haitio. Ĝi estas la ĉefurbo de la Departemento Nordo. Pro ĝia proksimeco al la plaĝoj de Karibio, kiuj troviĝas nordokcidente, Haitia Kabo estis tradicie la turisma destino plej ŝatata de la altaj klasoj de Haitio. Nuntempe la urbo kaj la departemento troviĝas sub la ĉilia militista protektado, konsistanta el kuniĝo de la Armeo de Ĉilio kaj la Mararmeo de Ĉilio, laŭ la mandato de Unuiĝintaj Nacioj.

La Citadelo Laferrière, ankaŭ konata kiel La Citadelle, estas granda fortikaĵo situanta en la nordo de Haitio, pli malpli je 17 mejloj sude de la urbo Haitia Kabo. Temas pri la plej granda fortikaĵo de la okcidenta hemisferio, la plej granda el tuta Ameriko kaj enlistigita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 1982. Nuntempe ĝi estas unu el la plej popularaj turismaj vizitindaĵoj de la turistoj en Haitio.

19°45′N 72°12′W  /  19.75°N, 72.2°U / 19.75; -72.2 (Haitia Kabo)