Haitia Kabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidaĵo de Haitia Kabo.

Haitia Kabo (france Cap-Haïtien, aŭ mallonge Le Cap) estas grandurbo kun 111.094 loĝantoj en 2013 en la norda marbordo de Haitio. Ĝi estas la ĉefurbo de la Departemento Nordo. Pro ĝia proksimeco al la plaĝoj de Karibio, kiuj troviĝas nordokcidente, Haitia Kabo estis tradicie la turisma destino plej ŝatata de la altaj klasoj de Haitio. Nuntempe la urbo kaj la departemento troviĝas sub la ĉilia militista protektado, konsistanta el kuniĝo de la Armeo de Ĉilio kaj la Mararmeo de Ĉilio, laŭ la mandato de Unuiĝintaj Nacioj

Koordinatoj: 19° 45′ N 72° 12′ U / 19.750 °N, 72.200 °U / 19.750; -72.200 (mapo)