Hallstatt-kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
trinkilo el korno de bovo el la tombokampo ĉe Hallstatt

La Hallstatt-kulturo estis kulturo de la frua ferepoko (-800 ĝis -400), kiu ricevis sian nomon laŭ grava trovejo de riĉe dotita tombokampo ĉe Hallstatt, malgranda urbo piede de la Dachstein-montaro en Supra Aŭstrio. La anoj de la Hallstatt-kulturo supozeble estas keltoj.