Halto de proceso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Halto de procesoproceshalto (angle, stay of proceedings; france, sursis à statuer), laŭ kaj la anglasaksa juro kaj la franca civila kodo, estas jurdecido de tribunalo en civila kaj krima proceduro kiu provizore haltigas plian juran agon dum proceso aŭ alia juĝafero[1] aŭ prokrastas la kursadon de juĝo ĝis poste, atendante ke io specifa okazos. Tio povas implici, ekzemple, ke oni atendas la rezulton de alia juĝo aŭ la ebla repaciĝo de geedzoj kiuj komencis proceson pri divorco.[2] La tribunalo povas poste ĉesigi la proceshalton kaj rekomenci la juĝaferon surbaze de eventoj kiuj okazis post kiam la juĝisto unue ordonis la proceshalton. Tamen oni iam misuzas halton de proceso kiel ilo por senfine prokrasti la juĝaferon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle, Stays of execution of judgment — stopping and suspending court litigation) («Halto de plenumo de juĝo — ĉesigo kaj suspendo de kortuma proceso)», Hall Ellis Solicitors, London, https://hallellis.co.uk/stays-execution-judgments/, 2023
  2. france, La décision de sursis suspend le cours de l'instance pour le temps ou jusqu'à la survenance de l'événement qu'elle détermine. («La decido pri proceshalto suspendas la kurson de proceso ĝis la tempo aŭ ĝis la okazo de tio kiun ĝi determinas.» — Libro unua, titolo dek-unua, ĉapitro tria, sekcio unua (artikoloj ekde 378 ĝis 380-1) je Légifrance, https://www.legifrance.gouv.fr/codes/id/LEGISCTA000006149667)