Hans Holbein la Juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miniatura portreto de Hans Holbein la malpliaĝa, fare de Lucas Horenbout. (1543)

Hans Holbein la malpliaĝa (n. ĉ. 1497 - m. antaŭ la 29-a de novembro 1543) estis germana artisto kaj gravuristo, kiu famiĝis pro sia aparta nordrenesanca stilo. Li restas plejkonata pro siaj multnombraj portretoj, kaj pro sia serio da lignaj gravuraĵoj titolitaj Danse Macabre. Li estas rigardita kiel unu el la plej eminentaj portretistoj de sia tempo.

Hans Holbein precipe bone montris la personecon de siaj pozistoj per sia peniktuŝo, ekzemple en la portretoj de Thomas Cromwell, Desiderius Erasmus kaj Henriko la 8-a de Anglio.