Hayhurum

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hayhurum estas la nomo donita al la armenlingvaj kristanoj kiuj apartenas al la Greka Ortodoksa Eklezio. Ilia etna origino ankoraŭ estigas multajn debatojn. Kelkaj (ne ĉiuj) de tiuj armenlingvanoj, supozeble loĝis en la ĉirkaŭaĵoj de la urbo Egin ĝis la 16-a jarcento. Ili estis grek-ortodoksaj kristanoj (anstataŭ anoj de la Armena Apostola Eklezio kiel la plimulto de la armenoj). Ankaŭ ekzistis grupo de grek-ortodoksanoj inter la hamŝenioj kiu eble estis konvertitaj dum la regado de la Trebizonda imperio.

La grek-ortodoksa kredo kiel religio kaj la armena kiel lingvo, estis la distingiloj de la komunumo konata kiel Hayhurum (Hay signifas "armeno", Hu en armena por Grekio kaj Rum en greka). Grekaj fontoj asertas ke ili estas grekaj koloniantoj kiuj ekloĝis en Egin kaj kiuj adoptis kaj la kulturon kaj la lingvon de la armenoj ĉar ili dominis en la regiono, dume armenaj fontoj kontraŭas tiun aserton. Ĉi-lasta estas vaste akceptita de la okcidentaj esploristoj. Oni kredas ke la plimulto de la popolo Hayhurum estis armenaj el etna deveno kiuj poste konvertiĝis al la grek-ortodoksa eklezio dum epoko de la Bizanca Imperio.