Erdélyi Híradó (1827-1848)
Aspekto
(Alidirektita el Hazai Híradó)
Erdélyi Híradó [erdEji hIradO] (Transilvanio Novaĵdonanto) estis hungara politika ĵurnalo en Koloĵvaro aperinta semajne dufoje (lundo kaj ĵudo) inter 1827 kaj 10-a de novembro 1848. De 1827 ĝi iriĝis kiel Hazai Híradó, de 1-a de junio 1848 kiel Kolozsvári Híradó. Ĝiaj suplementoj estis Nemzeti Társalkodó (1830-1844) kaj Vasárnapi Újság (1834-1848).
Redaktoroj
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Pethe, de 1831 Sámuel Méhes, de majo 1848 Ferenc Ocsvay. De 1842 ĝi fariĝis la organo de nobela reformmovado sub mallonga redaktado de Zsigmond Kemény kaj Lajos Kovács, sed ili abdikis pro la registara enketo. La redaktadon transprenis de ili grafo Domokos Teleki. Zsigmond Kemény enkondukis la ĵurnalspecon de ĉefartikolo.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Új magyar irodalmi lexikon I. (A–Gy). Főszerk. Péter László. Budapest: Akadémiai. 1994