Hebron
Hebron الخليل | |||||
---|---|---|---|---|---|
Vido el la urbo
| |||||
urbo • urbego • municipo • eksa ĉefurbo | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Palestino | ||||
Regiono | Cisjordanio | ||||
| |||||
Retpaĝaro | http://www.hebron-city.ps/ | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 229 258 (2 009) | ||||
Loĝdenso | 2 908 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 31°32′0″N 35°5′42″O / 31.53333°N, 35.095°O (mapo) | ||||
Alto | 930 m | ||||
Areo | 74,102 km² ( 741 0.2 ha) [+] | ||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Hebron [+] | |||||
Hebron, esperante Hebrono, estas urbo situa en Cisjordanio ĉirkaŭ 30 km sude de Jerusalemo.
Klimato
La averaĝa ĉiujara pluvokvanto sumiĝas je 502 mm. La averaĝa ĉiujara temperaturo estas 15,5 °C.
Historio
Hebrono estas urbo de eksterordinara graveco por judoj, kristanoj kaj islamanoj. Antaŭ la masakro de 1929, ĉiuj tri loĝantaroj vivis kune en la urbo. (En la biblio, ĝi estas la loko de la tombejo de la patriarĥoj, de la la tomboj de Ruth kaj Jesajo). En la urbo troviĝis multaj antikvaj judaj kaj islamaj preĝejoj. En la biblio troviĝas alia nomo por Hebrono, Kirjat Arba, kiun la israelanoj uzis por nomi la grandan judan setlejon apud Hebrono.
En 1099, Gotfredo de Bouillon elokupis la urbon kiu iĝis "Castellion Saint Abraham". En 1168, la romanika preĝejo sankta Abraham estis konstruita. Saladino rekaptis Hebronon en 1187.
En 1994, la subtenanto de Kahane, Baruch Goldstein faris masakron en moskeo en Hebrono, mortigante dekojn da preĝantaj araboj. Post ĉi tiu terorisma ago, la partio Kach estis deklarata kontraŭleĝa.
Hodiaŭ la urbo vivas sub la trudado kaŭze de militista israela okupacio.
Vidindaĵoj
Tombo de Abraham estas grotoj. Herodo la Granda ĉirkaŭe konstruigis konstruaĵon. Krucmilitistoj konstruis preĝejo kiu iĝis poste moskeo.
Notoj kaj referencoj