Heihe

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Heihe (ĉine: 黑河, pinjine: Hēihé, nigra rivero) estas la plej norda urbo de Ĉinio kaj situas en la provinco Heilongjiang. Ĝi situas je 1 kilometro sude de la rusia limo kun Amura provinco kaj la rusia urbo Blagoveŝĉensk je la suda flanko de la rivero Amuro. La urbo havas 113 000 loĝantojn (2006).

La urbo estas loĝata jam ekde la ŝtonepoko.

La malnova loko Aigun, kie je la 28-a de majo 1858 la Traktato de Aigun estis subskribita kun Rusio, estas parto de la urbo je distanco de 31 kilometoj de la centro.

Eksteraj ligiloj