Heiligenmühle (Erfurt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La ĉefa konstruaĵo
La akvoradoj

Heiligenmühle estas historia muelejo en la urboparto Ilversgehofen, en norda Erfurto, Mittelhäuser Straße 16.

Priskribo de la mueleja situacio en la urbo[redakti | redakti fonton]

Unu legendo pri la fondo de la urbo rakontas ke la muelisto Erph donis la nomon al la tuta urbo: tio substrekas la gravecon de muelejoj en la turingia ĉefurbo. Muelejoj estis en granda nombro je ambaŭ flankoj ĉe la naturaj respektive artefaritaj brakoj de la rivero Gera. Krom gren-muelejoj estis multaj de alia speco servantaj al diverstipaj entreprenoj kaj metioj: fulaj, martelaj, kalkaj, segaj, tranĉaj, paperaj. El ili la plejmulto pereis. Konstruaĵoj kiuj ĝis nun konservitis en Erfurto estis Schildchenmühle (proksime de Lehmann-ponto, Neue Mühle kaj nia Heiligenmühle. Inverse multaj vojnomoj memorigas onin pri tia muelejoza pasinteco: ekz. Walkmühlgasse, Furthmühlgasse, Storchenmühlenweg, Papiermühlenweg, Schobersmühlenweg. Nuntempe nur du muelejoj ankoraŭ funkcias (el iam pli ol kvin dekoj), nome Neue Mühle (kiel teknologia muzeo) kaj nia Heiligenmühle.

Historio[redakti | redakti fonton]

Iam Heiligenmühle estis la lasta ero en la longa ĉeno da muelejoj kiu kondukis disde sude de la urbo (proksime de Dreibrunnen) ĝis Ilversgehofen (en la nordo). Por ĉiuj muelejoj responsis speciala oficejo Wasseramt kiu menciitis jam je la fino de la 13-a jarcento.

Ĉu tiam ekzistis jam Heiligenmühle ne klaras. Sendube ĝi portas la nomon de Caspar Heiling, sia posedinto el la frua 16-a jarcento. Ekde la frua 17-a jarcento ĝi servis por mueli paperon. Tra multaj generacioj posedis ĝin la paperfarista klano Becker. De ili famiĝis certa Johann Andreas Becker, kiu eldonis en 1740 lian skribaĵon Entwurff und Beschreibung der Papiermacherey. Dum la tempo de la napoleona okupado la muelejo ĝisfunde detruitis kaj rekonstruitis nur 3 jarojn poste (en 1816). Ekde nun ĝi servis por produkti oleon kaj senŝeligitan hordeon. Kiam en la jaro 1839-a akiris la muelejon Johann Andreas Naue (1812-82) li aliekipigis la internon kaj metis la fundamenton je moderna uzo ĝis la 1950-aj jaroj. Lia posteŭlo Albert Naue (1847-1937) verkis kiel oldulo grandan kronikon de erfurtaj muelejoj kiun li dediĉis kaj donacis al la Urba arkivo. Liaj idoj refunkciigis je la fino de la 20-a jarcento la akvoradojn kaj la muelilaron.

La komplekso uzatas ankaŭ por aranĝo de diversaj (kulturaj) eventoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 68-69

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de Heiligenmühle