Heino Pätiälä
| Heino Pätiälä | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 3-an de decembro 1880 en Asikkala |
| Morto | 19-an de aprilo 1950 (69-jaraĝa) en Ruokolahti |
| Lingvoj | finna • Esperanto • sveda |
| Ŝtataneco | Finnlando |
| Alma mater | universitato de Helsinko |
| Familio | |
| Frat(in)o | Hanna Rauta (mul) |
| Okupo | |
| Okupo | verkisto esperantisto luterana pastoro |
Heino Pätiälä (la 3-an de decembro 1880 en Asikkala – 19-a de aprilo 1950 en Ruokolahti estis finna pastro kaj kristana esperantisto. Li publikigis kristanajn librojn en finna kaj en esperanto kaj fondis kristanan grupon Suomen vapaa evankelis-luterilainen seurakuntaliitto. Li kredis, ke estu eventuala uzi esperanton ilo en vastigo la evangelion. Li iĝis pastro de la evangeli-luterana eklezio de Finnlando en 1907, sed ĉar laŭ Heino Pätiälä, B. A. Uusitalo kaj Aijal Wegelius kredis, ke tiu eklezio ne-luteraniĝis, ili fondis apartan kirkon. Ili distingis sin el la normala luterana kirko de Finnlando en 1923. Heine Pätiälä interalie eldonis propran esperantlingvan revuo "La Kristana Espero" en 1920. La Enciklopedio de Esperanto de 1934 la agadon komentis "Li tre fervore propagandis E-n. Ankaŭ lia laboro devis ĉesi pro manko de intereso en la ekleziaj rondoj."[1] Ankaŭ filino de Pätiälä aktivis en la kristana esperanta movado.
Verko
[redakti | redakti fonton]- La Eterna evangelio. Turku, propra eldono, 1930 (du volumenoj).
|
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]

