Hejma Evangelia Studo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hejma Evangelia Studo konsistas en hejma studado de la Evangelio. Por ĝin efektivigi, la familio, aǔ unuopa persono, devas elekti la plej konvenajn semajntagon kaj horon (kiu poste devas iĝi kutima, sed ne malsanĝebla). En la elektita tago kaj horo la partoprenantoj kutime kunsidas ĉirkaŭ tablo kaj komencas la studon per preĝo. Sekvas la legado de iu parto de "La Evangelio laŭ spiritismo" kaj komentoj pri la instruoj en etoso de frateca interkonsento, sen disputo pri la afero. Tuj post la komentoj, oni preĝas por la suferantoj, malamikoj kaj aliaj. Laste, per danka preĝo pro la asistado de bonfaraj spiritoj, oni finas la studon, kiu ordinare daŭras ĉirkaŭ dudek minutojn.[1]

Ĝiaj celoj[redakti | redakti fonton]

  1. Evangelizi la homon, la familion, la socion, la tutan Teron.
  2. Unuigi la homojn sub la inspiro de Jesuo.
  3. Higienizi la atmosferon de la hejmo per altigo de la pensoj kaj per morala memreformo.
  4. Faciligi la agadon de protektantaj spiritoj favore al la ĉeestantoj.
  5. Helpi, instrui kaj liberigi el nescio, el malbono kaj el iluzio la enkarniĝintajn kaj la elkarniĝintajn spiritojn (suferantojn, mokemulojn, obsedantojn k.c.).

Procedo[redakti | redakti fonton]

  1. Malferma preĝo;
  2. Legado de la Evangelio;
  3. Komentado;
  4. Preĝo por suferantoj, malsanuloj, malamikoj, senharmoniaj hejmoj ktp;
  5. Fina dankpreĝo.

Pri la termino[redakti | redakti fonton]

Bv legi la diskutpaĝon pri spiritismaj terminoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Surbaze de portugallingva broŝureto[rompita ligilo] eldonita de Brazila Spiritisma Federacio