Helpo-Diskuto:Kiel redakti paĝon por spertuloj/Arkivo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu la paĝo Wiki Special Characters ekzistas ĉi tie, tradukita ĉu ne? Ankaŭ, chu jasonr @ bomis.com estas la ĝusta retadreso, al kiu oni sendu bildon? En kiu lingvo(j) oni skribu? --Brion VIBBER

Mi ne konas la paĝon Wiki Special Characters. Kie/Kio estas ĝi? Mi pensas ke jasonr nur povas paroli la anglan. Mi jam demandis Bomis pri bildoj, sed mi diris ke ili ne zorgu pri tio ĝis la unikodiĝo de la paĝoj. --Chuck SMITH

Ĝin riferas la skatoloj pri supersignoj kaj grekaj literoj. Ja troviĝas tia paĝo en la angla vikipedio: http://wikipedia.com/wiki/Wiki_special_characters -- Brion VIBBER

Jes, tio bonus en nia vikipedio. Bonvolu aldoni ĝin. Dankon. --Chuck SMITH

Ĉe mia foliumilo, unu el la lastaj linioj aspektas jene: "Se via tabelo aspektas neĝusta, certigu ke ĉiu etikedoj kaj finiĝas per la konvenaj etikedoj kaj ." Alivorte, nevideblas la etikedaj ekzemploj malgraŭ tio, ke oni entajpis ekzemple "<tr>". Kiel solvi?