Helpo:Universala LingvoElektilo
Aspekto
La Universala lingvo-elektilo estas ilo en vikipedio por facile tajpi tekstojn en aliaj skriboj aŭ ekzemple en Esperanto kun la supersignoj.
Kiel funkcias la Universala Lingvo-Elektilo?
Por mallongigi kaj faciligi la diskuton: La Universala Lingvo-Elektilo jam funkcias kaj estas disponebla. Jen kiel ĝi funkcias:
-
1-a paŝo: Klaku sur la rado sub la iloj
-
2-a paŝo se estas malŝaltitaj la enigiloj: Klaku sur ŝalti enigajn ilojn
-
3-a paŝo elektu "enigo"
-
4-a paŝo elektu lingvon Esperanto kaj x-metodon
-
5-a paŝo konservu
-
6-a paŝo jam vi povas redakti. Tajpante Cx aperas Ĉ.