Hendersona reliŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Botelo da Hendersona reliŝo
Henderson's (Sheffield) Ltd.

Hendersona Reliŝo estas spica kaj frukta kondimento, simila en multaj aspektoj al Vorcestera saŭco, ĉar ĝi ne enhavas anĉovojn ĝi estas konsiderata kiel vegetara alternativo. La produktejo estas en Sheffield, South Yorkshire. Kelkaj adeptoj preferas ĝin pli multe pro regiona lojaleco ol pro gusto.

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

La angla nomo de la produkto, Hendersons Relish, devenas de Henry HENDERSON, kiu fine de la 19-a jarcento ekproduktis la spicaĵon. La nuna produktejo situas nur kelkcent metrojn de la tiama.

Interese, la entrepreno mem uzas du diversajn skribojn por la nomo de la produkto: "Henderons Relish" kaj "Henderson's Relish". En la unua la vortfina "s" estas pluraliga, en la dua genitiviga. Ne estas klare, kiu formo estas preferinda.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]