Henri Louis Habert de Montmor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri Louis Habert de Montmor, fare de Claude Mellan.

Henri Louis HABERT DE MONTMOR (n. ĉirkaŭ 1600 en Parizo - m. la 21-an de januaro 1679 samloke) estis franca poeto kaj klerulo, membro de la Franca Akademio.

Kuzo de Philippe Habert kaj Germain Habert, li fariĝis konsilisto de la reĝo dum sia 25-a jaro, kaj sekve "petmastro" (maître des requêtes) en 1632 danke al la influo de sia patro. Li edziĝis kun Henriette-Marie de Buade, fratino de Louis de Buade de Frontenac (estonta guberniestro de Nova Francio). Li estis akceptita en la Francan Akademion en 1634 kiel unu el ĝiaj plej frutempaj membroj. Montmor multe interesis pri la teorioj de René Descartes, kaj verkis poemon pri karteza fiziko, titolitan De rerum naturae. Li estis kara amiko de Marin Mersenne, kiu dediĉis al li sian Universalan Harmonion.

Montmor kutimis kunvenigi en sia domo grupon da sciencistoj kaj filozofoj, inkluzive de Pierre Daniel Huet, Jean Chapelain, Adrien Auzout, Girard Desargues, Samuel Sorbière, Claude Clerselier, Jacques Rohault, Gui Patin, Frénicle de Bessy, Melchisédech Thévenot, Roberval kaj Huygens. Ĉiuj multe entuziasmis pri novaj sciencaj eksperimentoj, kaj formis tion, kio estis poste nomita la "akademio Montmor".