Henro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
induktilo.

La henro (simbolo: H) estas la SI-unuo de induktanco. Ĝi nomiĝis pro Joseph Henry (1797-1878), usona sciencisto kiu malkovris elektromagnetan induktancon sendepende de, kaj proksimume je la sama tempo kiel, Michael Faraday (1791-1867) en Anglio.

La magneta permeableco de vakuo estas 4π×10−7 H/m (henro en metro).

Difino

Se la ŝanĝorapido de kurento en cirkvito estas unu ampero en sekundo kaj la rezulta elektromova forto estas unu volto, tiam la induktanco de la cirkvito estas unu henro.

Vidu ankaŭ