Heredantoj de silentado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heredantoj de Silentado
Aŭtoro Sabine Dittrich
Eldonjaro 2017
Eldoninto KAVA-PECH
Paĝoj 148
ISBN 978-80-87169-72-8
vdr

Heredantoj de Silentado, originala titolo “Erben des Schweigens” de Sabine Dittrich elgermanigis Aleksandro Montanesko, eldonita de KAVA-PECH 2017.

La dediĉo diras ke “Amikeco inter popoloj ĉiam komencas per amikeco inter unuopaj homoj.”

La aŭtorino klarigis en prelego, ke ŝia patro neniam parolis pri la Dua Mondmilito, kaj tiel ŝi sentas sin kiel heredanto de silentado. La protagonisto en la romano Jael Vinterstajn volas esplori la pasintecon de sia familio kaj vojaĝas tra Germanio kaj Ĉeĥio. En Prago ŝian vojon krucas Radek, juna kaj simpatia ĉeĥa viro. Tiam ambaŭ ankoraŭ ne scias pri la amo, kiu ekfloros inter ili. Tamen jam baldaŭ ili kune daŭrigos la serĉadon de la vero, kiu ilin kondukos tra labirinto de prihistoriaj emocioj en la koro de Eŭropo. Dum vizitoj ĉe parencoj ĉeĥaj kaj germanaj Jael kaj Radek spertos komprenemon kaj subtenon, sed ankaŭ rifuzojn kaj konfliktojn. Ili komencas demandi, kion kial prisilentis iliaj antaŭuloj. Kion travivis kaj kiel agis iliaj geavoj en la tempo antaŭ, dum kaj post la Dua Monda Milito? Kion ili konkludu por la propra vivo? Kun doloro ili ekscias pri la faritaj maljustaĵoj kaj pripensas, ĉu kaj kiel eblos repaciĝo inter ĉeĥoj kaj germanoj. En la romano alternas ĉapitroj pri la nuntempo kun historiaj epizodoj, verkitaj sur la bazo de aŭtentaj raportoj kaj atestoj de ĉeestintoj. Kvankam la libro enhavas tre seriozajn pensojn kaj skizas tristigajn historiajn okazaĵojn, ĝi kontraste posedas ankaŭ facetojn helajn kaj ĝueblajn: elementojn de amrakonto, de vojaĝpriskribo, de detektiva rakonto, eĉ humurajn kaj amuzajn scenojn. Agrable impresas la senpretenda, koncizema kaj lerte atentokapta maniero de la rakontado, kies facile fluantan stilon la tradukinto sukcese rekreis en Esperanta vesto.

La libron kompletigas historia skizo de la rilatoj inter germanoj kaj ĉeĥoj. Mapo de Ĉeĥio indikas la regionojn, kie antaŭmilite granda parto de la loĝantaro estis denaskaj germanlingva. Speciale por la esperantlingva eldono oni aldonis receptojn por du tradiciaj ĉeĥaj pladoj kaj liston de klarigoj pri geografiaj kaj historiaj detaloj, kiuj certe faciligos la legadon kaj la komprenon de la fono, precipe por ekstereŭropanoj. Akompana unulingva vortareto estas senpage elŝutebla helpilo por legemaj progresantaj lernantoj de Esperanto.