Hermeso Trismegisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hermeso Trismegisto, helene Ερμης ο Τρισμεγιστος, signifas "Hermeso la trioble granda". "Trismegisto" estis alnomo de la egipta dio Toto, dum la romia epoko donita ankaŭ al la greka dio Hermeso. Ambaŭ estis en siaj kulturoj la dioj (interalie) de la skribo kaj de la magio.

Hermeso Trismegisto sur mozaiko (katedralo de Sieno)

Oni konsideris Hermeson kiel aŭtoron de multaj libroj medicinaj, astrologiaj kaj magiaj. Klemento de Aleksandrio en sia verko Stromata listigas 42 librojn de Hermeso kiel nemalhaveblajn por la egipta liturgia servo. Nur malmultaj el tiuj verkoj estis konservitaj. Eŭhemeranoj, nov-platonanoj kaj kristanoj supozis aŭ supozas fone de tiuj verkoj kaj ilia legendo egiptan saĝulon, kuraciston, reĝon kaj/aŭ pastron.