Hertford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pordego de Kastelo Hertford

Hertford estas la ĉefurbo de Hertfordshire, Anglio. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis iomete malpli de 24,200 loĝantojn.

Historio

La urbo estas tre antikva. En 673 kunvenis la eklezia Konsilio de Hertford, kie estiĝis akordo pri la kalkulo de la dato de pasko. Ankoraŭ restas multaj mezepokaj konstruaĵoj.

Dum la granda pesto de Londono (1665-1666) la angla parlamento mallonge kunvenis en Hertford.

Ekonomio

Inter la plej gravaj dungantoj estas la loka registaro de Hertfordshire kaj bierfarejo. Multaj loĝantoj veturetas al Londono.

Vizitindaĵoj

Preĝejo de Sankta Leonardo

Inter la vizitindaĵoj estas:

  • la restaĵoj de la originala mezepoka Kastelo Hertford (la 16-a-jarcenta pordega konstruaĵo nun servas kiel oficejo de la urba registaro de Hertford)
  • malgranda mezepoka preĝejo, dediĉita al Sankta Leonardo, en norda antaŭurbo
  • la plej antikva restanta kvakera kunvenejo de la mondo, kiu datiĝas de 1670