Hertford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hertford
civila paroĥo • county town

Blazono

Blazono
Devizo: Pride In Our Past, Faith In Our Future
Administrado
Poŝtkodo SG14 • SG13
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 29 299  (2021) [+]
Loĝdenso 4 600 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 48′ N, 0° 5′ U (mapo)51.795-0.078000000000003Koordinatoj: 51° 48′ N, 0° 5′ U (mapo) [+]
Alto 43 m [+]
Areo 6,37 km² ( 637 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Hertford (Anglio)
Hertford (Anglio)
DEC
Hertford
Hertford
Situo de Hertford

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hertford [+]
vdr
Pordego de Kastelo Hertford

Hertford estas la ĉefurbo de Hertfordshire, Anglio. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis iomete malpli de 24 200 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estas tre antikva. En 673 kunvenis la eklezia Konsilio de Hertford, kie estiĝis akordo pri la kalkulo de la dato de pasko. Ankoraŭ restas multaj mezepokaj konstruaĵoj.

Dum la granda pesto de Londono (1665-1666) la angla parlamento mallonge kunvenis en Hertford.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Inter la plej gravaj dungantoj estas la loka registaro de Hertfordshire kaj bierfarejo. Multaj loĝantoj veturetas al Londono.

Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Leonardo

Inter la vizitindaĵoj estas:

  • la restaĵoj de la originala mezepoka Kastelo Hertford (la 16-a-jarcenta pordega konstruaĵo nun servas kiel oficejo de la urba registaro de Hertford)
  • malgranda mezepoka preĝejo, dediĉita al Sankta Leonardo, en norda antaŭurbo
  • la plej antikva restanta kvakera kunvenejo de la mondo, kiu datiĝas de 1670