Hibridoj de begonia elatioro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La begonio-hibridojn (de Begonia elatior) krucigis unuafoje la anglo James Veitch en 1883, kiam li krucigis la tuberajn begoniojn el Sud-Ameriko kun begonio Begonia socotrana el Orient-Afriko. Tiel estiĝis la unua hibrido kun nomo "John Heal". Post 100 jaroj oni povas elekti el multaj begonio-hibridoj. Ili estas malaltaj, moltigaj, kun abunda floraro. La floroj floradas dum la tuta jaro kaj restas belaj longtempe.

Ili grandas 30-40 cm kun senodoraj floroj, en diversaj florkoloroj. Ili bezonas multan lumon, sed ne toleras la direktan sunradiadon. Ili ŝatas humidan grundon sen kalko, dum kreskado oni devas sterki ilin po semajno. Oni devas detranĉi la forfloritan begonion.

konataj tipoj:

  • Aphrodite (rozkolora)
  • Nana begonio (duongranda, 15 cm)

Ili estas multigeblaj per ŝosaj (malofte foliaj) stikaĵoj (ĉefe post la florado).