Himeno (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Himeno
greka dio • naturdio
Informoj
Eble sama Hymen
Sekso vira
Patro Dionizo
Patrino Afrodito
vdr

Himeno (helene Ὑμέναιος, latine Hymenaeus) estas nomo, kiu en la helena mitologio havas pli da signifoj de la vorto.

Himeno - dio[redakti | redakti fonton]

Himeno transvestita je la virino, Nicolas Poussin

Himeno estis dio de la geedziĝoj kaj protektanto de la edzeco, dio de geedziĝaj kantadoj. Pri lia origino ekzistas pli da versioj. Laŭ unu versio li estis filo de la dio Apolono kaj iu de muzoj de Kaliopo, UranioTerpsiĥoro. Laŭ alia versio liaj gepatroj estis dio Dionizo kaj diino Afrodito.

Malgraŭ lia necerta origino li estis honorata, precipe de geamantoj kaj de novgeedzoj. Dum ĉiu antikva geedziĝo eksonis kanto honore al li. Lia nomo ĝeneraliĝis kaj signifis geedziĝon aŭ geedziĝan kanton.

Iuj versioj prezentas, ke Himeno mem mortis dum tago de sia geedziĝo. Romia priresponda dio de Himeno estis dio de geedziĝoj Talasio.

Himeno - kantisto[redakti | redakti fonton]

En mitoj prezentiĝas ankaŭ trakia kantisto de geedziĝaj kantoj Himeno, kiu estis konsiderata filo de Muzo UranioTerpsiĥoro.

Oni rakontas, ke li ekamis tre riĉan knabinon. Por ke li povu esti proksime de ŝi, li transvestis sin en knabinan robon kaj dum soleno de la diino Demetra proksimis sin al la amata knabino. Sed la grupon de knabinoj kaj ankaŭ Himenon forportis maraj rabistoj sur malproksiman insulon. Himeno mortigis ilin ĉiujn kaj revenis en Atenon, kie li eldevigis al si promeson, se li revenos ĉiujn knabinojn, li povos edziĝi kun tiu sia. Tiel okazis kaj ili estis tiel feliĉaj, ke oni pri ili kantis en ĉiuj geedziĝaj kantoj nomataj "himenoj".

Oni prezentas, ke li estis diigita kaj akceptita en kamarilon de la diino Afrodito.

Himeno - geedziĝa kanto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas kutime kantata per knabina ĥoro aŭ alterne de knabinoj kaj knaboj. Ĝi estis verkata en heksametroj. Ĉe helenaj kaj romiaj poetoj ĝi estis kutime nomata epitalamiono.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hymén en la ĉeĥa Vikipedio.