Hina lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hina lingvo estas fikcilingvo en la romano "Vojaĝo al Kazohinio" de Sándor Szathmári.

La hinoj en Kazohinio havas tre simplan lingvon, kiun la vojaĝanto Gulivero povas rapide lerni. En la vortoj ĉiu konsonanto estas sekvata de vokalo kaj renverse. La substantivoj komencas per b, la adjektivoj per k kaj la verboj per vokaloj, kaj la nomoj per z.

La hinoj ne havas vortojn por ideologioj, nek por emocioj, ĉar ili nur parolas pri necesaĵoj.