Hindrek Rikand

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hindrek RIKAND (naskiĝinta la 22-an de decembro 1874 en Võru; mortinta en 1940) estis estona esperantisto kaj poŝtdirektoro. Li estis diplomita Esperanto-lektoro, gvidis multajn kursojn, paroladis kaj skribis artikolojn pri Esperanto. Li verkis „Estonan-Esperantan vortaron“ (1931) kaj estis estrarano de EAE.