Hiperkapnio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hiperkapnio (greke hyper = "troa" kaj kapnos = "fumo") estas stato kie estas tro da karbona dioksido (CO2) en la sango. Karbona dioksido estas gasa produkto de la korpa metabolismo kaj normale estas forpelita tra la pulmoj.

La kaŭzo de hiperkapnio ĝenerale estas hipoventolado, pulma malsano, aŭ malpliiĝita konscio. Ĝi ankaŭ povas esti kauzata pro elmeto al medioj kiuj enhavas nenormalan altan koncentriĝon da CO2 (kutime pro vulkana aŭ geoterma kaŭzo), aŭ pro enspirado de elspirita karbona dioksido.

Simptomoj de frua hiperkapnio (ekz. kiam la arteria CO2 premo, PaCO2, estas plialtiĝinta sed ne ekstreme) inkluzive ruĝiĝinta haŭto, bone sentebla pulsbato, ekstrasistoloj, muskolaj ekspasmoj kaj eble plialtiĝinta sangopremo. Dum severa hiperkapnio (ĝenerale PaCO2 pli granda ol 10 kPa aŭ 75 mmHg), simptomatologiaj progresoj al misorientiĝo, paniko, hiperventolado, konvulsioj, senkonscio, kaj eventuale morto. Ĉe enspirada plonĝado, ĉi tiu efiko kelfoje nomiĝas senkonsciiĝo pro malprofunda akvo.

Ĉe fermite sistema (oksigenuja) subakvado, elspirita karbona dioksido devas esti forigita el la spirada sistemo, kutime per t.n. frotbroso (angle:scrubber) kiu enhavas solidan ĥemian kunmetaĵon kun alta afineco por CO2. Se ĝi ne estas forigita el la sistemo, oni povas denove enspiri ĝin, kio kaŭzas altiĝon de la enspirita koncentriĝo.

Veneniĝo pro karbona dioksido dum subakvado[redakti | redakti fonton]

Estas diversaj kialoj por CO2 reteno kiam karbona dioksido ne estas komplete elpelita kiam la subakvisto elspiras:

  • La subakvisto elspiras en ujo sen adekvata ventolado, kiel longa spirtubo, plenvizaĝa plonĝmasko, aŭ skafandra kapujo, kaj tiel denove enspiras el tiu ujo.
  • La frotbroso en la respirilo de la subakvisto malsukcesas forigi sufiĉe da karbona diksido el la sistemo.
  • La subakvisto estas trostreĉita, kaj produktas tro da CO2 pro altiĝinta metabola aktiveco.
  • La denseco de la spirgaso estas pli alta en la profundeco, tial necesas pli da peno por plene enspiri, kaŭzante pli malfacilan kaj malpli efikan spiradon.
  • La subakvisto intence hipoventoladas, aŭ "transsaltas spiradon," tekniko kiu ŝparas spirgason en malfermita subakva sistemo sed ne estu uzata kun respirilo. (La plej granda risko estas krevita pulmo pro reteno de la sprirado dum suprenirado.)


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • hipokapnio, malaltiĝinta nivelo da karbona dioksido