Historia kelaro en Litoměřice

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Historia kelaro en Litoměřice troviĝas sub placo kaj domoj de historia centro de urbo Litoměřice (prononcu Litomjerĵice).

La historia kelaro estas hodiaŭ kunigita per koridoroj kaj ĝi kreas 366 m longa vizitvojon, kiu estas samtempe lapidario de Disktrikta patrujgrafia muzeo. Tiel, kiel aliaj, servis tiuj ĉi keloj devene al depono de provizoj de nutraĵoj kaj trinkaĵoj, sed ankaŭ kiel deponejo de metia materialo kaj ankaŭ pretaj produktoj. Dum militoj kaj katastrofoj tio estis memkompreneble idealaj kaŝejoj de la urbaj loĝantoj kaj ties posedaĵo.

La mezepoka kelaro kun 3 – 4 etaĝoj kaj ties kunigkoridoroj estis preskaŭ sub la tuta urbo kaj ili kondukis malproksime malantaŭ remparoj. Ties devena longeco estas taksata al 24 km. La hodiaŭa alirebligita parto kondukas tra tri etaĝoj kun proksimume 180 ŝtupoj kaj ĝi prezentas proporcie tre konservintan parton de la subtera sistemo.

La enirejo en la subterejon troviĝas en vinejo Urbodoma keleto en la placo.