Hitsche Maar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hitsche Maar estas maaro en la germana mezmontara Eifel. Ĝi situas inter Bitburg kaj Ulmen. La maaro havas diametron de 60 m kaj krateran profundon de 5 m. Tiu „plej malgranda Ejfela maaro“ estas teriĝita al kareksa malsekherbejo.[1]

maaroj, Hitsche Maar (malfone) Dürres Maar (meze), Holzmaar (fone), de aera bildo (2015)

Nomo[redakti | redakti fonton]

„Hitsche estas la loka dialekta esprimo por bufo .[2]

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

La Hitsche Maar estas sekmaaro kaj situas okcidente de la rivero valo de la rivero Alfen vulkana grupo apud Holzmaar kaj Dürres Maar. Ĝi ekestis laŭlonge de geologia perturblinio de nordokcidento al sudoriento pro vulkanaj aktivecoj antaŭ pli ol 20.000 jaroj. Do, ĝi estas unu el la plej malnovaj maaroj de la regiono.[3] La tofoj de la Hitscher Maar estis kovritaj de la tofoj de la Dürres Maar. [4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Geologie & Vulkanismus in der Eifel. Arkivita el la originalo je 2016-02-22. Alirita 2016-02-19.
  2. Hetsche auf der deutschen Vulkanstraße. Arkivita el la originalo je 2011-05-04. Alirita 2016-02-19.
  3. Die Eifel
  4. Holzmaar, Dürre Maar, Hitsche Maar[rompita ligilo]
50.1244376.870327